| kokoso ( @ 2004-05-23 20:26:00 |
Hodiaŭ mi trinkis glason da la suko kaj aĵo de longano (science nomata Dimocarpus longan aŭ Euphoria longana, kaj Ĉine Longyan 龙眼). Laŭ antikva Ĉina dokumento ĉirkaŭ 1350 p.K., longano "profitigas la inteligentecon kaj stabiligas la koron". Parenteze, liĉio nomiĝas science Litchi chinensis aŭ Dimocarpus litchi, kaj Ĉine Lizhi 荔枝.